The Universal Language

Shortcut Navigation:

Screenings

What People Are Saying
About 'The Universal Language'

  • "Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas. Se oni spektos ĝin televide, tiu pensos pli pri Esperanto. Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta."
    – Renato Corsetti, ex-prezidanto de la Universala Esperanto-Asocio (Italio)
  • "Estas tute bona filmo, kaj mi speciale rekomendus ĝin al iu ajn, kiu interesiĝas pri la historio de Esperanto."
    – Chuck Smith, fondinto de la Vikipedio en Esperanto (Usono/Germanio)
  • "Se la sukceso de universala lingvo dependas de la fakto, ĉu ĝi parolas al ni ĉiuj, tiam La Universala Lingvo sukcesegas pri tio."
    – Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato de Princeton pri la angla (Usono)
  • "Ĝi estas granda kontribuo al la Esperanto-movado."
    – Tone alinome Antonio Moreira Filho, Esperanto-repisto (Brazilo)
  • "Kia bonega verko! Mi ne atendis tiom altan kvaliton. Mi tute certas, ke tio estas la plej bona dokumenta filmo pri Esperanto, kiun mi iam spektis."
    – Leo Sakaguchi, denaska esperantisto (Germanio)

News Feed