The Universal Language

Shortcut Navigation:
  • Reĝisoro

    Sam Green estas faristo de dokumentaj filmoj, kiu loĝas en Sanfrancisko. Lia filmo La vetero subgrunde estis nomumita por Akademia Premio en 2004, elsendita tutlande per publika usona televida kanalo PBS, kaj inkluzivita en la Whitney Biennial. Lia plej aktuala filmo Utopio en kvar movimentoj premieris ĉe la Sundance-Filmfestivalo en 2010 kaj nun estas vaste spektata en kinejoj. Liaj aliaj filmoj inkluzivas Utopio parto 3: la monda plej granda vendejaro, lot 63, grave c, La Ĉielarka Viro/Johano 3:16, N-Judah 5:30, kaj Pie Fight ’69.
    http://samgreen.to

  • Produktoro

    Carrie Lozano estas dokumenta filmfaristo kaj ĵurnalisto. Krome, ŝi produktis kaj reĝisoris la premiitan filmon Reporter Zero, pri ĵurnalisto Randy Shilts, kaj produktis la filmon La vetero subgrunde. Lozano diplomiĝis de la U. C. Berkeley’s Graduate School of Journalism, kaj finis post-diploman kursaron kun la Programo de Esplora Raportado de la universitato en 2009. Ŝi nuntempe reĝisoras inovacian projekton, kiu koncentriĝas pri multsistema, kunlabora esplora ĵurnalismo ĉe la Graduate School of Journalism, kaj produktas kaj reĝisoras dokumentan filmon pri ĵaza pianisto Fred Hersch kun kunlaboranto Charlotte Lagarde.

  • Kameraisto

    Andrew Black estas reĝisoro de fotarto, kies verkaro inkluzivas dokumentajn kaj plenlongajn filmojn. Li verkis kaj por teatro kaj TV, kaj liaj verkoj spekteblas en kinofestivalojn tutmonde. Black laboris kun Michael Moore pri Fahrenheit 9/11 kaj Sicko. Li filmis La vetero subgrunde de Sam Green kaj Bill Siegel. Liaj verkoj estis vaste spekteblaj en TV, plej aktuale dum nacia PBS-elsendo de Mustang: Journey of Transformation, kiu estis filmita en fora loko de Nepalo. Li ĉiujare filmas Global Focus, programon de PBS pri medio-protektantoj tutmonde, kiu gajnis la Emmy-premion. De lia hejmo en Sanfrancisko, Black vojaĝadas pro laboro kaj vizitis pli ol 35 landojn.

  • Muziko

    Bando el Novjorko, The Quavers konsistas el T. Griffin, Catherine McRae kaj Dennis Cronin. Ili eligas lumigan sonon el malfortiĝantaj specimeniloj, walkman-oj, vibrafoneto, piedpedalaj muzikripetigiloj, bendresoniga violono kaj hejmfaritaj harmonioj. Kiel kosmo-epoka Carter Family, ili teksas malalt-teknologia elektronika muziko tra kantoj sufiĉe firma por memstari eĉ se elektro paneas. Ili nomas ĝin "porĉa teknomuziko".

    Kune kaj aparte, ili kunlaboris kun famaj muzikistoj inkluzive Vic Chesnutt, Patti Smith, Tom Verlaine, Yo La Tengo, membrojn de The Ex, Fugazi, kaj godspeed you! black emperor. Ili kreis vivajn sontrakajn projektojn kun filmfaristoj kiel Jem Cohen kaj Brent Green, kaj teatraj reĝisoroj Anne Bogart and Richard Maxwell. Pli pri The Quavers: www.shinylittlerecords.com

  • Muntisto

    Shannon Kennedy estas muntisto de dokumentaj filmoj, kies kunlaboraĵoj inkluzivas A Walk into the Sea, kiu gajnis, inter aliajn premiojn, Teddy-Premion ĉe la Berlina Kinofestivalo, kaj The Trials of Daryl Hunt, kiu gajnis DuPont-premion. Ŝi ankaŭ muntis kune kun reĝisoro Kimberly Reed, Prodigal Sons, kiu gajnis multajn premiojn. Ŝiaj lastaj filmoj estas VLAST kaj The Canal Street Madam. VLAST estis elektita por elsendi en 2011, de diversaj televidstacioj, kiel ekzemple Al-Ĝazira Tutmonde kaj ZDF-Germanio.

Credits

Click here to see full credits.