The Universal Language

Shortcut Navigation:

Pri la filmo

La Universala Lingvo estas nova dokumenta filmo de Oskar-premia nomumito Sam Green. La 30-minuta filmo kaj spuras la historion de Esperanto kaj estas portreto de la hodiaŭa Esperanto-movado. En ĉi tiu pionira dokumenta filmo pri la lingvo, Green kunplektas intervjuojn kaj portretojn: kiujn li filmis ĉe pluraj lastatempaj Universalaj Kongresoj kun trezoro da neniam viditaj arĥivaj bildoj pri Zamenhof kaj la frua Esperanto-movado. La filmo ankaŭ inkluzivas intervjuojn kun Humphrey Tonkin, Arika Okrent kaj multaj aliaj. “Mi spektis La Universalan Lingvon kun granda plezuro kaj esperas, ke ĝi sukcesas kiel ĝi meritas.” diris Renato Corsetti. “Kelkaj homoj en Kopenhago sin esprimis, ke oni devintus fari pli propagandecan filmon. Ili ne komprenas, ke objektiva filmo estas pli forta.”

What is Esperanto?

Kio estas Esperanto?

Esperanto estas lingvo, sed ne de iu landa aŭ etna grupo—ĝi estas neŭtrala, internacia lingvo. Taksoj de la nombro da nuntempaj esperantistoj estas inter dek mil ĝis du milionoj. Kreita de Ludoviko Zamenhof en 1887, Esperanto havas tre regulan strukturon, kio signifas, ke ĝi estas facile lernebla. Komunikado per Esperanto ne donas avantaĝon al membroj de specifa popolo aŭ kulturo, sed donas egalecon al rajtoj, tolereco kaj vera internaciismo. www.esperanto.net

Upcoming Screenings