The Universal Language

Shortcut Navigation:

Blog

Intervjuo kun Alfonso Cuarón

Alfonso Cuarón estas la meksika reĝisoro de multaj popularaj Hollywood-aj filmoj, ekzemple: Children of Men, Y Tu Mamá También, kaj Harry Potter and the Prisoner of Azkaban.  Antaŭ iom da tempo, mi rimarkis ke la filmprodukta firmao de Cuarón nomiĝas "Esperanto Filmoj."  Mi ekscivolemis, do kontaktis Cuaron kaj lastatempe ni havis bonan konversacion per Skajpo pri Esperanto, espero, kaj la hodiaŭa
mondo.  Jen kelkaj pecoj.

An Interview with Director Alfonso Cuarón

Alfonso Cuarón is the Mexican director of a number of big Hollywood films, including: Children of Men, Y Tu Mamá También, and Harry Potter and the Prisoner of Azkaban. A while ago, I noticed that Cuarón’s production company was called "Esperanto Filmoj." My curiosity was aroused and so I got in touch with Cuarón and had a lovely Skype conversation with him about Esperanto, hope, and the state of the world today. Here are some excerpts.

“La Universala Lingvo” Festotaga Rabato!

Ĉu vi volas aĉeti festotagan donacon, sed laciĝas pri doni vendej-monon, nebezonatajn aferojn, aŭ malbelajn vestaĵojn kiujn la ricevantoj certe volos redoni?  Ĉu vi ne certas kion aĉeti por via malbonhumora onklino kiu neniam memoras kiun strangan lingvon vi parolas?  Ĉu vi havas amikon kiu estas filmemulo sed trovas preskaŭ nenion impona?

“The Universal Language” Holiday Sale!

Tired of giving generic gift certificates or ugly socks destined for the returns counter? Unsure what to get that grumpy great aunt who never remembers what language it is that you speak? Or your friend the film buff who's impossible to impress?

Intervjuo kun Alfonso Cuarón

January 17, 2013

Alfonso Cuarón estas la meksika reĝisoro de multaj popularaj Hollywood-aj filmoj, ekzemple: Children of Men, Y Tu Mamá También, kaj Harry Potter and the Prisoner of Azkaban.  Antaŭ iom da tempo, mi rimarkis ke la filmprodukta firmao de Cuarón nomiĝas "Esperanto Filmoj."  Mi ekscivolemis, do kontaktis Cuaron kaj lastatempe ni havis bonan konversacion per Skajpo pri Esperanto, espero, kaj la hodiaŭa mondo.  Jen kelkaj pecoj:

Sam Green: Do, kio inspiris vin elekti tiun nomon por via firmao?  Ĉu estas rakonto?

Alfonso Cuarón: Esperanto ĉiam fascinis min.  Mi memoras la unuan fojon kiam mi eksciis pri Esperanto, tra hispana aŭtoro nomita Miguel Unamuno, hispana aŭtoro de la unua parto de la 20a jarcento.  Unu el la roluloj en liaj verkoj estas ekscentra anarkiisto kiu parolas Esperanton. Poste mi ekkomprenis la tutan aferon, la ideon de Zamenhofo, de la universala lingvo kiu kunigos la tutan mondon.

Kiam mi serĉis nomon por ĉi tiu firmao - kaj mi kreis filmojn en la angla kaj la hispana, kaj mi volas krei filmojn en aliaj lingvoj, kaj mi kreis filmojn en diversaj landoj, kaj mi kredas ke homoj naskiĝas kiel homo, kaj nur poste ili ricevas pasportojn.  Do, mi serĉis nomon kiu subtenas tiun sencon de "universala lingvo."  Malgraŭ iuj miaj kritikoj, mia koro daŭre subtenas la ideon de Esperanto.

SG:  Nu, estas amuza, mi iom sentis tion simple tra la filmo "Children of Men," kaj evidente la mallonga filmo "The Possibility of Hope" vere efikis min emocie pro ĝiaj temoj de espero kaj imagante iun estontecon, havante la eblecon imagi radikale malsaman estontecon. Tio, laŭ mi, estas unu el la ĉefaj esencoj de Esperanto.

AC:  Mi estas tre esperplena, tre optimisma homo.  Eble mi estas pesimisma pri la nuna situacio, sed mi daŭre estas optimisma pri la estonteco.  La problemo estas ke mi malamas renversitan optimismon. Mi kredas ke la unua grava afero estas esti klara pri la analizo, pri kiel la situacio vere estas.  Ĉar se ni ne klaras pri tio, kiel ni povas ŝanĝi ĝin?

La tuta afero de Esperanto - kaj mi scias ke Esperanto havis bonajn tempojn kaj malbonajn tempojn - sed ekzistas iu pureco pri ĝi.  Ĉar se ĝi estas utopio, ĝi estas io tre pura kaj tre memfarita.  Ĝi temas pri la ebleco komuniki inter homoj.

SG:  Parolante pri komunikado, ĉu vi havas ion por diri al la Esperanto-mondo?

AC:  Nu, mi bedaŭras ke mi ne povas diri ĝin esperantlingve!  Mia koro estas kun ili.  Ĝi estas unu el tiuj aferoj kiuj... eble estas iu vojo per kiu ĝi okazus, per kiu la Esperanto-movado eksplodus.  Mi ne scias.  Estus bonega - ĝi estas bonega ideo.  Kaj ankaŭ la fakto ke homoj lernas Esperanton, ĝi feliĉigas min scii ke homoj fakte sekvas la ideon, fakte faras ĝin.  Kaj ankaŭ, mi ĝojas vidi kiom vasta la komunumo estas.  Ĝi ne estas surprizo, tamen, ke la grandaj ideologioj persekutis Esperanto, ĉu ne?  Ekzemple, dum la pasinta jarcento, la nazioj kaj poste Stalin decidis ke ĝi estis danĝera.

SG:  Vi bone konas la historion de Esperanto!

AC:  Mi scias iom pri ĝi, sed ne tiom multe.  Denove, mi havas grandan kompaton por Esperanto, kaj denove pro tiu rolulo... estis dum miaj junulaj jaroj ke mi legis "Niebla," la libron de Unamuno, kaj mi havis tian kompaton por tio ĉi, temis pri la maljuna onklo de la amato de la ĉefa rolulo, la ekscentra anarkiisto kiu parolas Esperanton.  Kaj neniu komprenis lin ĉar li diris ĉion en Esperanto.  Sed la plej bona afero estis ke ĉio, kiun li diris en Esperanto, ĉio pri kiu li parolis estis pri la frateco de la homaro.  Do, por mi tiu ideo kaj la ideo de Esperanto estas forte kunligitaj.

SG:  Hej, ĉu estas oficejo por via firmao ie, kun "Esperanto Filmoj" skribita sur la ĉefa pordo?

AC: Ha!  La loko kie mi estis loĝanta, tio estis la oficiala oficejo por la firmao, kaj ĝi estis skribita sur peco de papero, memfarita per glubendo.  Mi translokiĝis de tie, sed mi serĉos foton de ĝi, ĉar mi ĉiam ŝatis vidi ĝin.  Mi devos esplori, kaj mi sendos ĝin al vi se mi ĝin trovas.

SG:  Tio estus bonega!  Multajn dankojn pro la konversacio.  Estis ĝojo.

AC:  Ne estis problemo.  Bondeziroj.

News Feed