la Ruĝa Libro
March 26, 2012

Mi havas kelkajn objektojn, kiujn mi vere ŝategas, kaj unu el ili estas mia ekzemplero de la Ruĝa Libro de Mao en Esperanto. Mi ne certas kial mi tiom ŝatas tiun libron - mi pensas, ke temas pri la fakto, ke ĝi estas tiom grava historia artefakto. Tiom multe da historio estas enmetita en ĉi tiun objekton. (Ĉu junuloj nuntempe eĉ scias kio estis la Ruĝa Libro?) Mia amiko (kaj kelkfoje esperanta tradukisto) Daniel Cuthbert sendis al mi la esperantan Ruĝan Libron antaŭ kelkaj jaroj - mi ne certas kie li trovis ĝin. Ĉiukaze, mi ekscitiĝis ricevi la libron, kaj lasas ĝin sur mia skribotablo ekde tiam. Mi iom necertas pri la historio de Esperanto en Ĉinio, sed ŝajne Mao estis kun esperantistoj dum lia longa marŝado en 1934, kaj Esperanto ĝuas pli altan reputacion en Ĉinio ekde tiam. Mi kelkfoje rigardas tiun libron kaj scivolas pri ĝiaj antaŭaj posedantoj. Kiom da homoj portis ĉi tiun eluzitan libron en sia poŝo dum la jaroj? Ĉu multaj tralegis ĝin kaj vere kredis, ke tio estis la respondo al la pra-demando, kiel oni povas plibonigi la mondon?
La ideoj de Mao ekde longa tempo jam disfalis en Ĉinio. Mi kredas, ke la Ruĝa Libro nun estas pli ofte vendata kiel kiĉa objekto al turistoj, anstataŭ ke oni legas ĝin serioze. Certe nuntempe estas eĉ humure pensante pri la Ruĝa Libro de Mao en Esperanto, sed ĉi tiaj objektoj ankoraŭ gravas. Ili estas vivantaj enkorpiĝoj de historio kaj tiel ili povas diri al ni multe pri la pasinteco kaj ankaŭ pri kiuj ni estas nuntempe.






