The Universal Language

Shortcut Navigation:

Intervjuo kun Tone pri “Nova Kanto”

April 26, 2012

Intervjuo kun Tonenia plej ŝatata esperanta repisto!  Multajn dankojn al la heroa Alexander Osintsev, kiu ebligis ĉi tiun.

Vi povas ankaŭ aŭskult la plena intervjuo:

Alexander Osintsev: Saluton, Tone!

Tone: Saluton, kara kaj saluton, karaj geaŭskultantoj.

AO: Kiel vi fartas nuntempe?

Tone: Bone, mi fartas bonege, kara. Ĉefe ĉar en Brazilo ĵus komenciĝis aŭtuno. Do, nova sezono, novaj revoj kaj novaj sentoj, ĉu ne?

AO: Karaj aŭskultantoj, la konato de Tone, kiu nomiĝas “La nova kanto” aperis en dokumenta filmo de usona reĝisoro Sam Green kaj ankaŭ pro tio, mi ŝatus hodiaŭ demandi kelkajn demandojn. Tone, kiel vi esperantiĝis?

Tone: Mia verdado, mia verdiĝo okazis tute hazarde. Mi loĝas en ŝtato San-Paŭlo kaj mia familio loĝas mil kilometrojn en alia ŝtato for de tie ĉi. Kaj post unu jaro da restado en San-Paŭlo, mi revenis al mia familia urbo, familia ŝtato, por promeni. Kaj kiam mi alvenis tien, en la unua tago mia fratino demandis al mi: “Tone, ĉi vi jam aŭdis paroli pri Esperanto?” Kaj mi diris: “Ne.” “Ha, estas lingvo kaj estus interese, se vi studus ĝin por ke ni korespondu uzante tiun lingvon.” Do, tiu estis la maniero, kiel Esperanto eniris mian vivon, la maniero kiel mi verdiĝis. Kiam mi recvenis al San-Paŭlo mi tuj serĉis lokon kaj komencis studi la lingvon. Tio okazis antaŭ 20 jaroj.

AO: Kaj kiel longve vi okupiĝas pri muziko?

Tone: Muziko estas hobio por mi. Muziko ne estas laboro, do pro tio mi nomas min muzikanto, ne muzikisto. Repo estas la stilo, kio allogis min en la komenco, ĉar mi sentis, ke tiu stilo, kiu devenas el hip-hopa kulturo havas la saman ideologion kiel la ideologio de kapoejro, kiu estas la sporto, kiun mi praktikas. Kaj iomete simila al ideologio de Esperanto ankaŭ.

AO: Ĉu vi kreas la muzikon memstare kaj sktibas la tekstojn ankaŭ mem?

Tone: Jes, jes, la tekstoj estas ĉiam pensitaj rekte en Esperanto kaj ĉiu estas faritaj de mi.

AO: Tone, “Nova kanto” estas bonega kanto. Kiel vi verkis ĝin? Ĉu tio okazis tre rapide aŭ vi bezonis multe da tempo por fari ĝin?

Tone: “Nova kanto” naskiĝis parto post parto. Tio, kiu influis min verki “Novan kanton”, estis iu poemo de Alexander Dambrauskas. Mi legis tiun poemon, parkeris ĝin kaj komencis kanti ĝin. Poste mi kreis mian parton laŭ la repa stilo. De tiu versaĵareto de Dambrauskas, mi faris nur la refrenon “Esperanto estas nova kanto, mia kaj via la lingvo internacia”. Poste mi kreis la unuan kaj la duan parton de “Nova kanto”. Do estis pro la poemo naskiĝis “Nova kanto”.

AO: Ĉu vi povus plenumi la parton de la kanto?

Tone: Kompreneble jes.

Mil okcent kvindek naŭ
Alvenis homo al la mondo kvazaŭ
Li estus sendita por tasko misiista
Altkvalita. Sur la tero infinita
Dekkvina de decembro estis la dato
Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato
Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton
Kiu ŝanĝus la mondon sen uzi bajoneton
Lazaro Ludoviko Zamenhof
Estis la nomo de la homo
kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon.
Esperanto, estas nova kanto
Mia kaj via. La Lingvo Internacia.

Tio estas la unua parto de la kanto.

AO: Dankon, kara! Kara, via kanto aperis en la dokumenta filmo pri Esperanto, kiu estis farita de neesperantisto pri Esperanto-movado kaj pri ideoj de Esperanto. Kion vi persone opinias pri Esperanto-movado nuntempa?

Tone: Bone, kiam vi parolas pri Esperanto-movado, vi parolas pri agado, ĉu ne? Kiel ĉiuj, kiu parolas Esperanton scias, Esperanto iras de loko al loko per privataj agadoj. Mi pensas, ke Esperanto estas en la ĝusta pozicio, en la ĝusta loko, kie ĝi devas esti nuntempe. Danke al kelkaj komunik-rimedoj, ĉefe interreto, Esperanto tago post tago atingas lokojn antaŭe neatengitajn. Vi povas pere de interreto disvastigi laboron, disvastigi kurson, disvastigi ion ajn rilate al ĉiu kaj tiu interreto laŭ mi estis granda ilo por la disvastigado de la lingvo. Laŭ mi estas la natura funkciado, natura irado de la lingvo.

AO: Kion devas fari esperantistoj, sed ili tion ne faras, por ke Esperanto sukcesu?

Tone: Paroli, nur paroli. Se vi parolas la lingvon vi jam laboras favore al ĝi. Estas paroli. Se vi havas okazon, se havas eblon gvidi kurson, disdoni faldfoliojn kaj montri la lingvon al iu ajn, bonege. Sed se vi parolas la lingvon, vi jam helpas la lingvon. Sufiĉas ke vi parolu, renkontu kaj parolu, parolu, parolu, parolu.

AO: En julio en San-Paŭlo okazis la unua Esperanta Kinofestivalo dum Brazila Kongreso de Esperanto kaj vi partoprenis ĝin kaj dum la prezentado de la dokumenta filmo “La Universala Lingvo” vi havis la okazon rakonti al ĉiuj spektantoj kaj ĉeestantoj kiel aperis via kanto en la filmo. Ĉu vi povus rakonti tiun sekreton al niaj geaŭskultantoj?

Tone: Vere ne estis sekreto, ĉu ne? Kiam mi estis kontaktita pri la uzado de la muziko en la filmo, la afero vere surprizigis min. Kaj por mi estis vere agrable, ĉar kiam vi scias, ke ion, kion vi faras, estas utila, tio estas stimulo por ke vi daŭrigu la laboron, tion, kion vi faras. Laboro estas multe pli ol filmo; estis vere dokumeto por nia lingvo kaj dokumento de la lingvo ekde antaŭlonge ĝis nuntempe. Ĉar la kapablo de la faranto de la filmo kunigi iun aferon al la alia. Do, al la aŭskultantoj mi povas diri ke plezuro estis scii, ke ion simplan, kion vi faris, taŭgis por altigi la nivelon de io, kio jam estas altnivela. Fakte la laboro donis al la muziko iun novan korpon.

AO: Dankon, Tone, mi ŝatus deziri al vi inspiron pri kreado de pliaj Esperanto-muzikaĵoj, kiuj ĝojigos nin kaj eble aperos en aliaj Esperanto-filmoj.

Tone: Jes, jes, jes. Kompreneble. Inspiro venas ĉar la propra lingvo jam estas inspiro por ni. Estas nur kapti tiun esencon kaj baldaŭ, baldaŭ venos novaj kantoj.

Alex kaj Tone.

News Feed