The Universal Language

Shortcut Navigation:

Blog

Intervjuo kun Alfonso Cuarón

Alfonso Cuarón estas la meksika reĝisoro de multaj popularaj Hollywood-aj filmoj, ekzemple: Children of Men, Y Tu Mamá También, kaj Harry Potter and the Prisoner of Azkaban.  Antaŭ iom da tempo, mi rimarkis ke la filmprodukta firmao de Cuarón nomiĝas "Esperanto Filmoj."  Mi ekscivolemis, do kontaktis Cuaron kaj lastatempe ni havis bonan konversacion per Skajpo pri Esperanto, espero, kaj la hodiaŭa
mondo.  Jen kelkaj pecoj.

An Interview with Director Alfonso Cuarón

Alfonso Cuarón is the Mexican director of a number of big Hollywood films, including: Children of Men, Y Tu Mamá También, and Harry Potter and the Prisoner of Azkaban. A while ago, I noticed that Cuarón’s production company was called "Esperanto Filmoj." My curiosity was aroused and so I got in touch with Cuarón and had a lovely Skype conversation with him about Esperanto, hope, and the state of the world today. Here are some excerpts.

“La Universala Lingvo” Festotaga Rabato!

Ĉu vi volas aĉeti festotagan donacon, sed laciĝas pri doni vendej-monon, nebezonatajn aferojn, aŭ malbelajn vestaĵojn kiujn la ricevantoj certe volos redoni?  Ĉu vi ne certas kion aĉeti por via malbonhumora onklino kiu neniam memoras kiun strangan lingvon vi parolas?  Ĉu vi havas amikon kiu estas filmemulo sed trovas preskaŭ nenion impona?

“The Universal Language” Holiday Sale!

Tired of giving generic gift certificates or ugly socks destined for the returns counter? Unsure what to get that grumpy great aunt who never remembers what language it is that you speak? Or your friend the film buff who's impossible to impress?

Help!/Helpu!

January 05, 2012

Helpu!

Ni filmis ĉi tiujn portretojn dum la UK en Jokohamo (2007) kiel parto
de nia dokumentfilmo La Universala Lingvo. Nun la filmo estas
finfarita, kaj disvastiĝas tra la mondo, ni vere ŝatus danki ĉiujn per
senpaga DVD. La problemo estas, ke mi iam perdis la paperon, kiu havis
ĉiujn nomojn kaj adresojn. Ho ve! Do, ni estus ege dankemaj
por ajna helpo rilate al kiu estas kiu. Ni esperas, ke vi eble konas
iun, aŭ eble kelkaj homoj en ĉi tiu filmo kaj helpus al ni konektiĝi.
Bonvolu kontroli, kaj se vi konas iun, bonvolu lasi komenton ĉi tie.
Vi ankaŭ povus peti, ke tiu persono kontaktu nin. Antaŭdankegon pro
via helpo, kaj ni esperas, ke vi ĝuos la filmon.

Help!

We filmed these portraits at the 2007 World Esperanto Congress in Yokohama as part of our documentary The Universal Language. Now that the film is finished and getting out into the world, we’d really like to say thanks to all these folks by sending each a DVD. The problem is that at some point I lost the piece of paper where I wrote down everyone’s name and address. So we would be extremely grateful for any help in figuring out who’s who. We are hoping that you might know someone, or maybe even several people, in this video and be able to help us get in touch. Please take a look, and if you recognize anyone, leave a comment below. You can also ask that person to contact us. Many thanks, in advance, for your help, and we hope you enjoy the video.

News Feed