Grandaj ŝanĝoj venas ĉe lernu.net
June 02, 2012
Grandaj ŝanĝoj venas ĉe lernu.net
De Erin Piateski

Iuj el vi eble rimarkis ke estis kelkaj ŝanĝoj ĉe lernu.net. Kelkaj kursoj kaj tekstoj malaperis, menuaj titoloj ŝanĝiĝis, enhavo re-aranĝiĝis. Enkondukiĝis novaj funkcioj en la forumoj. Tio, fakte, estas nur la komenco de la ŝanĝoj. Venos, fakte, ŝanĝegoj. La aspekto kaj enhavo de la paĝaro draste ŝanĝiĝos je la fino de ĉi jaro. Aperos, fakte, tute nova paĝaro, kun novaj kursoj, novaj lerniloj, kaj novaj utilaĵoj por tiuj kiuj jam parolas Esperanton.

lernu.net estas preskaŭ 10-jaraĝa, kaj ĝi laste renoviĝis en 2006. Ĉiam aperas novaj teknologioj, kaj la paĝaro devas ĝisdatiĝi por la moderna mondo. Jen resumo de kelkaj ŝanĝoj kiujn lernu-uzantoj povos atendi, kiam la nova paĝaro lanĉiĝos.
Teknika strukturo
La teknika strukturo de la paĝaro malnoviĝis, kaj la paĝaro ne ĉiam estas plene uzebla kun novaj teknologioj, kiel poŝtelefonoj kun retaliro kaj tabulkomputiloj. Kelkaj kursoj ne plu bone funkcias, pro malfacile troveblaj eraroj en la kodo, kiun verkis pluraj programistoj dum la jaroj de la ekzisto de lernu!. Aperas cimoj en kelkaj partoj de la paĝaro, kaj la datumbazo estas malbone organizita kaĉo. Pli facile ol renovigi la strukturon estas refari ĉion de nulo, kaj dume, aldoni belan modernan aspekton kaj multe da novaj funkcioj. lernu!-uzantoj do povas atendi ke la strukturo de la paĝaro estos tute malsama kiam la nova paĝaro lanĉiĝos.
Membroj de nia teknika teamo laboris lastatempe pri EU-financitaj projektoj pri lingvo-lernado, kiel slovake.eu kaj deutsch.info. Iliaj spertoj en tiuj projektoj sendube faciligos la plibonigon de lernu!. Interalie, la paĝaro estos multe pli facile navigebla, kun pli klara strukturo. Ni trovis ke multaj lernantoj eĉ ne konsciis pri la diversaj rimedoj haveblaj en la paĝaro, simple ĉar ili neniam serĉis sufiĉe profunde en la menuoj. Menuoj ne devas esti tiel komplikaj, kaj ni esperas en la nova paĝaro pli logike kaj klare aranĝi la enhavon. Ni pliigos nian uzon de retaj analiziloj (nun ne plene uzeblaj, pro la teknike malnova strukturo de la paĝaro) por sekvi la uzadon de la paĝaro kaj ĉiam plibonigi ĝin, laŭ la bezonoj de niaj uzantoj. La lernu!-datumbazo estos kundividita kun kelkaj aliaj novaj retpaĝoj kiuj kreiĝos samtempe kiel la nova lernu!, do uzantoj povos uzi sian lernu-konton por havi aliron al aliaj Esperanto-projektoj, kaj male, kiel oni nun povas uzi sian lernu!-konton por ensaluti al vortaro.net (la reta PIV).
Enhavo
lernu! nun ofertas kelkajn diversan kursojn. Kvankam estas rekomendita "studplano", multaj lernantoj sentas sin konfuzitaj pri la multaj elektoj kaj lasas la paĝaron sen komenci kurson. Ni ŝanĝos tion kaj plisimpligos la oferton - estos nur unu kurso por ĉiu nivelo. Tiu kurso estos pli longa kaj pli ampleksa ol la nunaj kursoj, kaj havos multajn ekzercojn kiuj similas al la ekzercoj kiuj troviĝas en la nunaj kursoj. Pluraj el la nunaj kursoj metiĝos en la bibliotekon de lernu!, do ili ne malaperos, por tiuj uzantoj kiuj ankoraŭ volos uzi ilin. Pro la bona laboro de Katalin Kováts kaj aliaj esperantistoj, nun estas difinitaj niveloj de la Komuna Eŭropa Referenckadro pri lingvolernado (KER) ankaŭ por Esperanto. La novaj lernu!-kursoj sekvos la KER-nivelojn; lanĉiĝos unue baznivela kurso, kaj poste meznivela. Nia baznivela kurso enhavos rakonton, speciale skribita por ni, de konata Esperanto-aŭtoro. Ni tre esperas ke ne nur la eduka enhavo, sed ankaŭ la interesa rakonto, instigos la lernantojn daŭrigi sian studadon.
Ni planas multege pli vastan bibliotekon, kiu nun estas konstruata. La biblioteko havos vere riĉegan enhavon; ĝi enhavos ne nur skribitajn tekstojn, sed ankaŭ filmetojn kaj son-dosierojn, ligitaj al niaj vortaroj. Necesos nur klaki vorton por havi tradukon. Interalie, kun la permeso de la vidvino de Don Harlow, ni laboras por transdoni tekstojn de lia arkivo de literaturo en Esperanto al nia biblioteko. Ni esperas ke ni tiel povos doni aliron al lia grava laboraĵo al pli vasta komunumo. Ni nun serĉas volontulojn por helpi nin aldoni materialojn al tiu biblioteko, do se vi volas helpi, vi estas tre bonvena! Simple anoncu vin al teamo@lernu.net.
Komunumo
lernu! havas pli ol 100.000 registritajn uzantojn, kaj nia sukceso venas nur pro la vigleco de tiu komunumo. La nova lernu! celos plifortigi tiun senton de komunumo, pliaktivigi niajn uzantojn, kaj subteni ilian konatiĝon kun la cetero de Esperantujo. Ni instigos pli aktivan partoprenadon de niaj lernantoj en instruado kaj tradukado; niaj nunaj instruistoj kaj tradukistoj estas volontuloj, sed ni enkondukos sistemon por plifaciligi partoprenon en tiuj laboroj, inter uzantoj kun sufiĉa rego de Esperanto por helpi. Ni movos la forumojn de la paĝaro al alia adreso, por allogi Esperantistojn kiuj ne plu estas lernantoj, sed jam spertaj parolantoj. La forumoj restos forte ligitaj al lernu!, sed ni kredas ke multaj spertaj esperantistoj kiuj eble volus diskuti en forumoj tamen ne venas, ĉar ili kredas ke lernu! estas nur por lernantoj. La foruma softvaro tute ŝanĝiĝos, kaj estos multe pli da funkcioj por redaktado kaj prizorgado de la fadenoj, ol nun estas. Per apartigo de la forumoj, ni esperas plifortigi la ligojn inter la lernu!-komunumo kaj aliaj esperantistoj. Oni povos transiri de lernu.net al la novaj forumoj sen interrompe, sen devi ensaluti denove; estos same facile kiel nun, sed pli malfermite al la mondo. Ni volas pliigi la ligojn inter niaj lernantoj; ekzemple, kiam lernanto volas trovi aliajn lernantojn en sia geografia regiono, tio povus esti malfacila, sed estos multege pli facile kun la planata sistemo. Ni ankaŭ volas pliigi la kunlaboradon inter lernu! kaj naciaj aŭ regionaj Esperanto-asocioj. Por multaj asocioj, lernu! estas la plej granda fonto de novaj Esperantistoj, kaj ni volas ke la enreta kaj "viva" Esperantujoj subtenu unu la alian.
Niaj planoj pri la nova paĝaro ankoraŭ ne estas firme fiksitaj, kaj ni bonvenigas komentojn kaj sugestojn. Ni starigis fadenon en la lernu!-forumoj, "Planoj pri la estonto de lernu!", kie uzantoj povas diskuti la venontajn ŝanĝojn kun la paĝara teamo, kaj doni sugestojn. Ni invitas vin partopreni: http://lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=9061
Ni petas pardonon al niaj uzantoj, en ĉi tiu periodo de transiro al nova sistemo; foje aperas eraroj en la paĝaro pro la daŭraj laboroj, foje aperas rompitaj ligiloj, kaj tiel plu. Ni petas ke uzantoj sciigu nin kiam ili vidas problemon en la paĝaro, kaj ni laŭeble riparos ĝin.
Ĉi tiuj laboroj estas financitaj de la Esperantic Studies Foundation, ESF, kiu donis financan subtenon al lernu! dum la tuto de ĝiaj preskaŭ 10 jaroj de ekzisto. Se vi kredas ke lernu! estas valora projekto en Esperantujo, mi esperas ke vi montros tiun aprezon per donaco al ESF. Vi povas legi pli pri nia donackampanjo por ESF ĉe http://kampanjo.ikso.net.





